Pirato

Fifama pirato Nigrabarbulo

Pirato, flibustro, korsaro kaj kaperisto estas nocioj kiuj ekde memoreblaj tempoj ekzistas, eĉ dum la epoko de la antikvaj grekoj kaj romianoj, en ĉiuj regionoj de la mondo (ĉinaj piratoj, Barbareskaj piratoj en la Mediteraneo, en la Nova Mondo kaj eĉ je la komenco de la 21-a jarcento ankoraŭ en la Sud-Ĉina Maro, la Markolo de Malako, Brazilo...) kaj kiuj koncernas neleĝajn agadojn faritajn de ŝipanaro al alia ŝip(anar)o, eĉ sur la tero. Nuntempe ankaŭ la aviado estas konfrontita kun la problemo.

La multjarcenta fenomeno de piratado ankoraŭ nun apartenas al la internacia marveturado. Piratado signifas la rabon de varoj aŭ la kidnapon de homoj kaj postuli elaĉetan monon aŭ por uzo en la sklavokomerco. La origino de la pirateco koincidas kun la komenco de la marveturado. Kun la apero de la transmaraj komercoŝipoj kaj la aneksa transporto de valoraĵoj la piratado rapide disvastiĝis.

Kelkaj piratoj estis dungitaj de iu registaro. En 1856 tiu de la ŝtato permesita piratado oficiale estis abolita en la Pariza Marjura Deklaro, sed ankoraŭ dum la du mondmilitoj de la 20-a jarcento oni uzis la piratadon kiel rimedo en la marmilito.

La Jolly Roger, piratflago

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search